La studobjekto Historio temas pri la universala historio ekde la Prahistorio ĝis Nuntempa Epoko. Ĝi ampleksigas la kvin kontinentojn (Eŭropo, Azio, Ameriko Afriko kaj Oceanio). Ĉar universala historio estas tre kompleksa kaj vasta. La studoj ne havas difinitan vidpunkton pri la okazintaĵoj sed lasas tion al la studentoj. La vidpunktoj estos kiel eble sufiĉe neŭtralaj.
La materialo por ĉi tiu studado estos disponigata tute senpage kaj ĝia teksto ankaŭ troviĝos en vikipedio, la plej grava enciklopedio en lingvo esperanto.
La tuta studobjekto Historio estas subdividata en Prahistorio, Antikvo, Mezepoko, Renesanco, Moderna Epoko kaj Nuntempa Epoko.
|